Paul Deussen

Paul Deussen
Persona informo
Paul Deussen
Naskiĝo 7-an de januaro 1845 (1845-01-07)
en Oberdreis,  Reĝlando Prusio
Morto 6-an de julio 1919 (1919-07-06) (74-jaraĝa)
en Kiel,  Germana Regno
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Bonna universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Infanoj Erika Rosenthal-Deussen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
filozofo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Hindologio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Aachen vd
Doktoreca konsilisto Christian Lassen vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paul DEUSSEN [paŭl dojs.n] (Oberdreis, Rejnlando, 7-a de Januaro 1845 - Kiel, 6-a de Julio 1919) estis germana filozofo, historiisto kaj orientalisto de la dua duono de la 19-a jarcento.

Liaj konoj de sanskrito helpis lin studi la filozofan pensaron de Hindio. Li estis granda admiranto de Arthur Schopenhauer (1788-1860), kiun li konsideris sia antaŭulo en Germanio kiel studanto de la hindua pensaro.

Inter liaj amikoj estis Friedrich Nietzsche (1844-1900), kiu menciis lin en sia Genealogio de la moralo kaj korespondis kun li, kaj Sŭami Vivekananda (1863-1902), konata kiel la unua hinduo kiu parolis pri hinduismo okcidente, nome en la tutmonda parlamento de religioj en Ĉikago, Ilinojso, en 1893.

En 1911, li kreis la Schopenhauer-Socion (Schopenhauer Gesellschaft), ankoraŭ ekzistantan, kaj en 1912 la Schopenhauer-jarlibron (Schopenhauer Jahrbuch).

Deussen mortis en 1919 en Kiel, en kies universitato li laboris. Nietzsche diris pri li, ke li estas la lasta kiu alvenis al la saĝeco, kaj konsilis al li, ke alveninte tien, li alkutimiĝu al la soleco.

Memoroj de Hindio, 1904.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search